Mi tradukis nian facilegan rolludon al Esperanto (kun helpo de AVRS). Devas esti presita en 14 ambauflankajn slipojn – kaj ankoraŭ bezonas iom da korektado kaj amo :). Bonvolu komenti, se vi volas helpi!1
Kara filin’,
Ankoraŭ vi estas tro juna por kompreni mian skribaĵon, sed mi devas eliri antaŭ la sunleviĝo kaj mi volas postlasi al vi tion, kio post vi kaj via patrino plej pliriĉigis mian vivon.
Mi esperas ke ĝi helpos al vi kiel ĝi helpis al mi.
Neniam kapitulacu al vivo!
Tiuj slipoj povas ebligi vin facile eksperti viajn fantaziajn mondojn kun viaj amikoj.
Vi nur bezonas unu slipon, unu kubon kaj unu skribilon por ĉiu persono.
La slipo estas por viaj roluloj. Per tiuj vi agas en via mondo.
Por komenci vi bezonas ideojn de viaj roluloj.
Por faciligi tion, ni ekas kun viaj profesioj.
Kion lernis viaj roluloj, aŭ kiel aliuloj parolas de ili? Mi scias, ke inspiro ne facilas. Do mi devas skribi ekscemplojn.
Imagu ŝteliston, kantistinon aŭ policistinon. Aŭ, se al vi plaĉas sciencfikcio, imagu la teknikiston, la pilotinon aŭ la kuiristinon.
Mi mem decidis ludi ŝtelistinon, ĉar plaĉas al mi vidi la mondon per la okuloj de la uloj kiuj vivas sube, sed kiuj estas ĉie.
Simple pripensu, kion al vi plaĉus travivi. Se poste iu ajn pli plaĉos al vi, vi povos ŝanĝi senprobleme.
Skribu la profesion en vian slipon, kun unu aŭ du blankaj linioj super ĝi.
Mia slipo nun aspektas tiel:
Ŝtelistino
Nune mi scias, ke mi volas ludi Ŝtelistino. Sed ni ne scias, kio faras ŝin speciala.
Laŭnature samas por vi.
Tial pripensu nun, en kio via rolulo estas pli bona ol aliaj en sia profesio.
Ĉar mi ne povas skribi ekzemplojn por ĉiu profesio, mi simple priskribos ekzemplojn por mia ŝtelistino.
Ĉar vi ankaŭ kreis vian propran mondon, mi certas ke vi trovos vian propran ideon por viaj profesioj.
Mia Ŝtelistino kun plezuro malplenigas la poŝojn de aliaj. Tial ŝi estas pli bona je malplenigo de poŝoj.
Aliaj eblecoj estus malfermi serurojn, grimpi pasadojn, kaŝiri, rabi kaj alparoli.
Tio devas esti en via slipo, sub la profesio kaj kun sago antaŭ ĝi, por klarigi ke ĝi apartenas al la profesio.
Se vi, kiel mi, senĉese trovas novajn ideojn, kiuj ne konformas kun via profesio, simple skribu tiojn pli suben, sed kun nur streko antaŭ ĝi.
Ne konforma al la profesio por mi estas fluti, ŝia hobio.
Mia slipo nune aspektas tio:
Ŝtelistino
→ Malplenigi poŝojn
- Fluti
Nun mia rolulino estas preskaŭ preta. Ŝi estas Ŝtelistino kaj ŝatas ludi fluton.
Kaj nun ni bezonas
regularojn. Roluloj
kiu poste devas ŝangi multon
havas sep bonajn distingilojn.
La profesio estas uno, ĉio ili kapablas estas pluaĵo.
Kaj se vi volas ke rolulo povas fari ion bonege, tio estas valorata kiel tri bonaj distingiloj.
Por ekzemplo gravas al mi, ke mia rolulino ne nur estas bona, sed bonega ŝtelistino.
Kune kun malplenigi poŝoj kaj fluti ŝi tial efektive havas kvin bonajn distingilojn.
Bonan distingilon ni markas per +, bonegan per ++.
Do mia slipo nun aspektas tiel:
Ŝtelistino ++
→ Malplenigi poŝojn +
- Fluti +
Nature rolulino ne nur devas havi potentecojn. Problemoj ŝin igas vere interesa.
Mia ŝtelistino ekzemple havas la problemon, ke la urbgardistoj ŝin konas kaj ĉasas.
En la slipo ni markas la problemojn per krisignoj antaŭe.
Problemoj havas minuson, ĉar vi povas preni un ekstran bonan distingilon je problemon. Mia slipo nun aspektas tiel:
Ŝtelistino ++
→ Malplenigi poŝojn +
- Fluti +
! Ĉasata de la urbgardistoj −
Intertempe mi ankau trovis nomon: "Niuve".
Cetere mi havis ideon por du ceteraj potencoj: Legi/Skribi kaj Persvadi.
La unuan ŝi havas de sia patrino. La dua estas parto de ŝia profesio, en kiu ŝi estas pli bona ol aliaj ŝtelistinoj.
Ĉar mi nun povas preni ceteran bonan distingilon, mi plue prenas kaŝiri.
Kaj nune, mia slipo aspektas tiel:
Niuve
-----
Ŝtelistino ++
→ Malplenigi poŝojn +
→ Kaŝiri +
→ Persvadi +
- Legi/Skribi +
- Fluti +
! Ĉasata de la urbgardistoj −
Nun nure malestas la lasta paŝo: valorojn por la distingiloj.
Por tion la profesio havas la valoron 6 plus 3 je pluso.
Distingiloj kiuj taugas al la profesio estas 3 pli granda ke la profesio.
Kaj aliaj bonaj distingiloj estas 9 plus 3 je pluso.
Problemoj ne bezonas valorojn.
Kaj tiel via rolulo estas ludebla.
Mia slipo aspektas tiel:
Niuve
-----
Ŝtelistino ++ 12
→ Malplenigi poŝojn + 15
→ Kaŝiri + 15
→ Persvadi + 15
- Legi/Skribi + 12
- Fluti + 12
! Ĉasata de la urbgardistoj −
Sed kvankam via rolulino nun estas ludebla, vi ne jam konas kiel ŝi volas fari.
Ĉar vi volas ludi kun viaj amikoj, estas grave koni kial viaj roluloj kunestas.
Por ambaŭ ni prenas la dorsflanko de la slipo.
Kun tio mi ne povas helpi tiel multe kiel kun la distingiloj. La sola, kion mi povas doni al vi, estas tri demandoj:
"Kial vi estas tie?"
"Kial vi ne havas alternativon?"
"Kio vin igas esenca por la grupo?"
Se vi kune respondas la demandojn, priatentu ke viaj tialoj por esti tie kongruas.
Ne devas esti la samaj tialoj, sed ili devas gvidi en kunan vojon.
Por klarigi tion, mi nur havas du ekzemplojn. Unu de mi kaj unu de la aliaj roluloj en mia grupo.
Dume mia slipo:
* Kial tie?
Neniam reen al urbaĉo!
* Kial kune?
Mi lernis nenion;
„neniam submetiĝu!“.
* Kial esenca?
Povas veni tien, kien
neniu alia povas .
La aliaj en mia grupo estas batalanto, kiu volas sin liberigi de malhonoro, mago kiu serĉas misteriojn kaj etulo kiu volas fari impreson al sia edzino.
Mi kunvenas, ĉar mi ŝtelis pergamenon de la batalanto kaj dum mi legis ĝin mi ekkonis mian ŝancon por eskapi de la urbaĉo.
Ni serĉas kaŝitan riĉaĵon de antikva reĝo, unu el la apogiloj de lia potenco.
Esperas ke li ne nin elrevigos.
Sed nature ekzistas uloj, kiu volas nin forteni de li.
Kaj kun tio ni venas al la lasta parto de mia teksto: Testi se iu sukcesas.
Por tio ni bezonas la kubon.
Ĉiam kiam vi ne scias, se vi sukcese faros ion, serĉu en via slipo, se vi havas iun kiu konvenas kun la faro. Eblas esti via profesio au unu da la aliaj distingiloj. Se vi ne havas iun konvenaton, uzi valoro 3.
Nune ĵetu la kubon. Se la nombro estas para, aldonu ĝin al la valoro de la distingilo. Se ĝi estas nepara, subtrahu ĝin.
La rezultato montras kiel bone vi faris.
Se vi havas subtenulo au ilo, vi ricevas avantaĝo de uno punkto je subtenulo kaj ilo. Se vi havas duan konvenatan distingilon, ĝi vin aldonas uno punkto avantaĝo je pluso.
Se la faro estas simpla, vi bezonas minimume rezultaton kun valoro 9 por sukcesi.
Se ĝi estas postulema, vi bezonas minimume valoron 12. Se ĝi estas peza, vi bezonas 15.
Se iun ajn volas malhelpi vi, ri ankau ĵetas la kubon.
Se ria rezultato kun valoro estas pli alta ol la via, ri gajnas.
Se ĝi estis pli malalta, vi gajnas.
Se ĝi estas samgranda, tiu gajnas kiu ekis.
Se ri provi malhelpi vin kun armo, vi nun legas la armaĵon.
Ponardo havas valoron 1, glavo havas 4.
Se la rezulto de la gajnanto plus sia armo estis 4 au pli punktoj pli granda ke la rezulto de la malgajnanto, la malgajnanto ricevas un vundon.
Se tiu estas vi, skribu strekon apud vian nomon.
Por ĉiun de viajn vundojn viaj valoroj estas 3 punktoj malaltaj.
La vundo malaperas, se ĝi kuraciĝas. Normala estas 4 semajnoj je vundo au unu eliksiro.
Multa ĝojo dum ludi!
Vi estas la heroino de via vivo!
Dankon al qvortaro! Sen ĝi mi ne povus krei tiun tradukon. Alian koran dankon al AVRS de ##esperanto en irc.freenode.net, kiu helpis mi korekti la slipojn.
-
Tiu teksto valoras por mi: Licenco: GPLv3 (germana teksto) (Flattr? (germana)) ↩



Kommentare
Kommentar hinzufügen